🖥 Zoom-klubo Herzberg: Legendoj
18:00 - 19:30
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Virtuala klubkunveno de la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Babilado pri aktualaĵoj, informinterŝanĝo, diskutado pri interesaj temoj, lingva ekzercado, lingvaj ludoj.

Internacia

Ni uzas la interretan programon ZOOM por kontakti ne nur klubanojn sed ankaŭ akcepti vizitantojn el pluraj landoj, el multaj kontinentoj. En ĉiu mardo inter 18-19h la Esperanto-Centro Herzberg estas atingebla por babilado, informinterŝanĝo, diskutado pri aktualaĵoj kaj pri aliaj elektitaj temoj. Ni prezentas ankaŭ interesaĵojn el nia biblioteko kaj montras diversajn materialojn el nia kolektaĵo. Ĉiuj estas bonvenaj!
 Elektita temo por ĉi-semajna diskutado, lernado de novaj vortoj: Rakontoj kaj legendoj el la mistera Harz-montaro. https://us04web.zoom.us/j/5986278052   Meeting-ID: 598 627 8052  Pasvorto: ICH6  
Dosieroj
Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Administranto