🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Monda Tago de Monda Loĝantaro
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel evoluos la monda loĝantaro? Ĉu la tero, la homaro havos problemojn?

InternaciaLoka

Okaze de la Monda Tago de Monda Loĝantaro (11.07.) ni faras historian trarigardon, traktas nuntempajn kaj estontajn problemojn, diskutados pri eblaj danĝeroj por la tero kaj la homaro. Ĉu estas ŝanĝebla la tendenco je rapida kresko de la monda loĝantaro? Se jes, kiel?
Rakontu pri viaj spertoj, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto