Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
7a Novembro : manifestacio por paco 11 Novembro ; nia ekskurso 8 Novembro.

Kunveno/Evento

Manifestacio por paco, je Mardo 11 Novembro ; 
bicikla ekskurso je Sabato 8 Novembro.


Je Mardo 11 Novembro pluraj asocioj alvokas al manifestacio "Por paco, kontraŭ ĉiuj militoj" sur Placo de La Respubliko, Parizo, ek de la 14a horo : https://fnlp.fr/2025/11/11-novembre-pour-la-paix/. SAT-Amikaro ĉeestos, ni bezonas prepari nian deklaron.
La alvokantoj estas : Libre Pensée, SAT-Amikaro, Fédération Anarchiste, La Cité des Droits des Femmes, Organisation Communiste Libertaire, Union Pacifiste, Coordination régionale anti-nucléaire d'Île-de-France.

Je Sabato 8 Novembro, BEMI (Bicikla Esperanto-Movado Internacia) proponas biciklan ekskurson laŭlonge de la buklo de rivero Marno (fr: "boucle de la Marne") sud-oriente de Parizo :
https://eventaservo.org/e/dbffe4

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto