Paroliga kurso : "La afero Ŝik kaj Ŝok".
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Rola ludado inter la kursanoj

Kurso

OUEST-FRANCE, la 4an de Februaro 2020

Ĉu la hodiaùa proceso en la tribunalo de Caen alportos klarigojn pri

« LA AFERO ŜIK KAJ ŜOK » ?

Antaù kelkaj semajnoj, nia gazeto informis sian legantaron pri ne ordinara kaj samtempe enigma evento okazinta en la librovendejo de Caen « Kultura Kirliĝo ». Jen la faktoj. La 14an de decembro 2019, je 19h05, Sinjoro Kel ŜOK kiel kutime estis mallevanta la butikan rulkurtenon kiam subite eniris eleganta virino kiu forte batis lin per sia pluvombrelo antaù ol forkuri kaj perdiĝi en apudajn stratetojn. Ĉar S-ro K. Ŝok kelkminute svenis, rapide intervenis fajrobrigado por lin transporti ĝis la hospitalo. Lia maldekstra orelo estis duone tranĉita kaj dento rompita. Tamen, la konata librovendisto ne plendis ĉe la policejo kaj ĝis nun silentas. 

La urbaj klaĉoj kaptis la aferon kelkajn tagojn poste, kiam iu pasanto atestis, ke li ĉeestis la atakon kaj asertis, ke temas pri Sinjorino ŜIK Nod, aùtorino de la fama romano « Kiel murdi sian kromedzon ». La policistoj memkompreneble tuj enketis sed ĝis nun restas diskretaj pri la konfesoj de la verkistino. Tamen, onidiroj trakuras la urbon : Sinjoro Kel Ŝok antaù ses monatoj sekrete fianciĝus kun la bela kaj riĉa Apara…filino de S-ino ŜIK.

Certe multaj loĝantoj de nia trankvila urbo ĉeestos la proceson esperante respondon al multaj demandoj nun en ĉies buŝoj : 

-          Kion vidis la pasanto ? Kial li atendis plurajn tagojn antaù ol atesti ?

-          Kiel kompreni, ke la viktimo, S-ro Kel Ŝok, mutas kiel karpo ?

-          Kiuj rilatoj ekzistas inter S-ro Kel Ŝok  kaj S-rino Ŝik Nod ?

-          Kie sin kaŝas Fraùlino Apara Ŝik kies vivsigno malaperis de pluraj semajnoj ?

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

herouville-esperanto(ĉe)sfr.fr
Maison des Associations, 10-18 Grand Parc,

Interesiĝintoj

Administranto