Inaŭguro de la biblioteka retejo pri la bicikla mondvojaĝo de Lucien Péraire
17:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La teamo kiu prizorgis la ciferecigon de la arkivaj dokumentoj pri la vojaĝo de Lucien Péraire oficiale lanĉos la bibliotekan retejon.

Loka

En 1928, 22-jaraĝa esperantista laboristo, Lucien Péraire, ekvojaĝis al la alia flanko de la mondo tra Eŭropo, USSR, Japanio, Ĉinio kaj Indoĉinio ĝis Nederlanda Hindio por "kompreni la kaŭzojn de militoj".
La reta biblioteko entenos lian vojaĝdokumentaron : https://peraire.huma-num.fr/

La detala programo de la evento estas en la alkroĉitaĵo ĉi-sube.

Se vi volas pli da informoj pri la vojaĝo de Lucien Péraire :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lucien_P%C3%A9raire



vélorail.png 847 kB
Dosieroj
Informoj