fervojista ekskurso el Duisburg al Kultura Tago en Nederlando
08:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
GEFA ekskursas

Internacia

Germanaj fervojistoj (GEFA) ekskursas al la Kultura Tago en Sutfeno (Zutphen) Kultura tago | Eventa Servo. La vojon al la evento en Nederlando ni volas uzi kiel fervojista ekskurso. La diversaj lokaj trajnlinioj inter Germanujo kaj Nederlando estas renovigitaj kaj reenauxguritaj en la pasintaj jardekoj kaj montras la historion de mobileco inter la du europaj sxtatoj. Survoje en la trajno ni auxdos prelegojn pri la historio de la trajnvojoj. Dumtage ni partoprenos la normalan programon de la Kultura Tago, bv. aligxi individue https://mallonge.net/242kt 
La vojagxo okazos de Duisburg (laux elekto tra Arnheim aux Enschede). Ni ekvojagxos en Duisburg cx. je la 08a horo kaj revenos vespere. Pri necesaj biletoj la cxeestantoj mem zorgu.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

andreas.diemel(ĉe)web.de
47057 Duisburg Otto-Keller-straße

Interesiĝintoj

Administranto