10:30 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Dum la kultura tago ni povas konatiĝi kun la urbo Zutfeno

Internacia

Venu al la Kultura Tago 2024 en Zutfeno!

Kom naar de culturele dag 2024 in Zutphen!

Sabato la 15-an de junio Zutfeno (Zutphen) 

Ĉi-jare Esperanto Nederland organizas la trian fojon sinsekve kulturan tagon. Ĉi-foje ĝi estas en Zutphen, ankaŭ konata kiel la Tururbo. 

Ni promesas fari ĝin agrabla kaj interesa tago. Ni malkovropromenos tra la urbo kaj malkovros ke ekzistas historio de Esperanto en Zutfeno.

Nia programo komenciĝos je la 10:30 kaj daŭros ĝis la 17:30. Poste okazos komuna vespermanĝo. La plena programo aperos en la venonta numero de Fenikso kaj en nia retejo. La persona kontribuo estas € 25 por membroj kaj € 30 por ne-membroj. La vespermanĝo estos laŭvola kaj kostos proksimume € 25. Metu ĉi tiun tagon en vian kalendaron kaj anticipe registriĝu ĉe esperanto-nederland.nl: https://mallonge.net/242kt

Via partopreno estos definitiva kiam la sumo estas pagita 
al la Triodos Bank, konto de Esperanto Nederland en Capelle aan den IJssel,
IBAN: NL10 TRIO 0786 8441 67
BIC-kodo: TRIONL2U
Menciu: kultura tago + via nomo.

Ĝis tiam! 
 Jan Nouwen, 
 Wilberd Bakker, 
 Pieter Engwirda, 
 Foppe-Klaas Hovinga 
 kaj Ineke Emmelkamp




Informoj