🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Monda Tago de Flegado
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kies tasko, respondeco estas flegado? Kiel ni plenumas tion nuntempe?

InternaciaLoka

Okaze de la Monda Tago de Flegado ni rigardu flegadon historie kaj nuntempe. Kiujn kaj kial, kiel oni devas, povas flegi? Kies tasko, respondeco estas flegado?Kiel ni plenumu tiun taskon nuntempe? Ĉu estas ŝanĝoj en la socio?
Partoprenu la diskutadon, rakontu pri viaj spertoj, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto