🖥 ✅ (Bruselo, BE) EBGa reta kunveno. - Temo : Ĉu niaj politikuloj agas trafe por redukti poluadon?
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj

InternaciaLoka

Temo : Ĉu niaj politikuloj agas trafe por redukti poluadon?
Ĉu redukti la laŭleĝan veturilrapidon en grandaj urboj al 30 km/h (t.e. 18,6 mi/h), kiel nun en Bruselo, estas utila, neutila aŭ malutila ?
Ĉu krei kompleksan sistemon por imposti enurbajn veturadojn, kiel baldaŭ en Bruselo, estas bona ideo? Kiel tio, bone aŭ malbone, funkcias la sistemo en Londono ekzemple? Ĉu ne eblas trovi malpli kostan kaj pli bonan sistemon ? Eble pli vastskale ? Kiel?
Ĉu estas logika ke personoj kiuj bezonas nepre veturilon (nefacilmoviĝaj homoj), sed tamen tre malmulte uzas ĝin, devos ĝin eksigi ĉar ĝi ne plu respektas la plej freŝajn, drastajn regulojn, kaj aĉeti novan (kaj  tro frue vrakigi la malnovan), dum restas amasoj da veturiloj, urbaj servoj (rubaĵservoj, poŝtservoj, taksioj, busoj ktp) kiuj ankoraŭ abunde traveturadas, poluadas ĉiutage niajn urbojn. Ĉu ne, tiaj publikaj servoj jam delonge kaj unue devus fari konvertiĝon al elektraj veturiloj? Kial ne, eblus restrukturi kaj refunkciigi la iaman sistemon de transporto de varoj per fervojoj delonge forlasitan anstataŭ per kamionoj?
Tio povos ankaŭ aldoni kromajn enspezojn por pli efike rendimenti la ne tro profitdonajn liniojn kaj eĉ ebligos krei novajn. Kion pensi pri aviadiltransportoj?

Bonvolu sendi al  nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org  mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2
EBG-Bruselo .jpg 565 {0}
.
Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).

La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/

Ĝis baldaŭ

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

Administranto