EBG-Bruselo : Prelego de Bernard-Reĝis LARUE pri "Magelano, esplorvojaĝisto antaŭ 500 jaroj"
18:30 - 20:00
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo1-Porkomencanta kurso / Eo2-Prelego de Bernard-Reĝis LARUE pri "Bernard-Regis Larue prelegas pri Magelano, esplorvojaĝisto antaŭ 500 jaroj"

LokaKurso

"Bernard-Regis Larue prelegas pri Magelano, esplorvojaĝisto antaŭ 500 jaroj"


Magelano.jpg 531 kB
Antaŭ 500 jaroj, en aprilo 1521, mortis la fama esplorvojaĝisto Magelano.
Escepte bona okazo por rememori la vojaĝon de Magelano cele al malkovro de vojo ĉirkaŭ la mondo.
Sed ĉu Magelano finfine ĉirkaŭiris la mondon? Se ne, kiu?
Kio okazis dum lia esplorvojaĝo?
La respondojn al tiuj demandoj donos al vi Bernard-Regis Larue, dum ege interesa prelego, kaj li uzos malnovajn mondomapojn kiujn li laste malkovris por klarigi kaj ilustri la aventurojn de tiuj kuraĝaj homoj.
-------------------------------------------------

La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumarde ekde la 14a de Septembro 2021 (laŭ la lerneja kalendaro) 


je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo 
ĉe la 2a etaĝo. 
  • Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1
  • Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2

NB : Ne ĉiam eblas sekvi la ĝustan alternon inter la paroligaj vesperoj kaj la prelegoj.
Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto