🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Kion ni povas fari por t.n. medio-afabla estonteco?
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La protekto de nia ĉirkaŭanta medio estas ĉies respondeco. Ĉu ni pretas fari ion? Kion?

Internacia

Ni rigardu la naturan medion ĉirkaŭ ni kaj se ni trovas ĝin minacata, damaĝita, protektenda, ni provu fari ion, ja ĝia bona stato estas grava por ni ĉiuj. Se ni sentas respondecon, ni ekagu kaj certigu medio-afablan estontecon. Ni diskutos pri niaj ebloj, farendaĵoj, ŝancoj akiri rezultojn.  
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto