Kvina Verda Naturisma Semajno en Greziljono
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.

★ Internacia Evento
Kunveno/EventoKurso

En 2024 okazos la Kvina Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo, ekde 2020.


La Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de la Esperanto-Kulturdomo kaj INOE, kunigos Esperanton kaj naturismon en bona kaj ĝuplena etoso. La Verda Naturisma Semajno okazos de dimanĉo la 30-an de junio ĝis vendredon la 5-an4de julio 2023 en la Esperanto-Kulturdomo, Kastelo Greziljono, en Francio.

La programo de la Verda Naturisma Semajno en 2024 inkluzivos: 




  • KURSOJ antaŭtagmeze
    • Esperanto-kurso por komencantoj/komencintoj - Thierry Spanjaard
    • Babilada Esperanto-kurso por progresontoj - Didier Loison
    • Angla konversacio - Jeremy Bass
    • Germana konversacio - Bert Schumann
    • Libroservo surloke, vidi la liston

  • AKTIVAĴOJ  provizore !
    • Prome’nudo en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Kurado tra la tereno nuda, post preparo de nova itinero.
    • Ba’nudo en la rivereta akvo de la purigita baseno  se akvo sufiĉas
    • Ĉevalrajda’nu’do kun - Sébastien Bard
    • Ŝakludo kaj petanko - Jeremy Bass
    • Norda bastonmarŝado
    • Pentrado sur korpo. Alportu vian preferatan desegnaĵon !
    • Tirado de kvinpinta kordo
    • Masaĝo en rondo
    • Jogo sole aŭ duope 
    • Arkpafado - Daniel
    • Gimnastiko Pilates.
    • Rid-Jogo kaj ŝercoj
    • Orientiĝo per mapo por trovi verdajn stelojn en nia arbaro
    • Muzeo de skulptaĵoj  Jules Debois
    • Mölkky, akvobatalo, volejbalo, tabloteniso ...
    • Vizito al regiona naturismejo  Nat Anjou

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉