Naturista semajnfino en Genezo
12:00 - 16:00
Eŭropo/Parizo
Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton.

KunvenoAlia

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 21a ĝis la 24a de Majo 2020.

La evento kutime inkluzivas multe da eblecoj por partoprenantoj: interrenkontoj, piediradoj, kajako, naĝo (en rivero kaj naĝejo), nuda eksploro de kavernoj, vizito de kastelo kaj aliaj aktivaĵoj...

Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Kutime ni organizas INOE-an kunvenon kaj enkondukon / fulmkurson de Esperanto por naturistoj kiuj ne (jam) estas esperantistoj.

Vi povas jam rezervi la daton kaj kontakti nin por partopreni. La detala programo de la evento estos precizigita poste.
Raporti malĝustan informon
Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
La Genèse, Route de la Genèse

0 0 partoprenantoj

Administranto