🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: La mezepokaj urboj de Asizo (Assisi) kaj Gubbio (Jerzy Dryja)
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado pri la mezepokaj urboj de Asizo (Assisi) kaj Gubbio far Jerzy Dryja, kiu partoprenis la Italan Esperanto-Kongreson en aŭgusto 2021 kaj prelegos pri siaj travivaĵoj.

Internacia

Dank' al Jerzy Dryja ni faros virtualan viziton al Italio kaj kun granda intereso atendas lian prezentadon: "Tra la mezepokaj urboj de Asizo (Assisi) kaj Gubbio". Li invitas al promenado tra tiuj urboj kun multaj historiaj restaĵoj, ĉefe sanktejoj, ligitaj kun la vivo de la du famaj gesanktuloj Sankta Francisko kaj Santa Klara. La prezentado enhavas ankaŭ la koncizan raporton pri la ĉijara 88-a Itala Kongreso de Esperanto, okazinta reale.
 
Poste sub gvido de Peter Zilvar ni diskutados pri la dua elektita temo: Organizado de plenkreskula klerigado en Germanio 

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 02.11.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto