🖥 ✅ (Bruselo, BE) EBGa reta kunveno. - 2 Temoj : 1-Vojaĝo orienten de Moskvo / 2-Kia estas la pensmaniero de Esperantistoj ?
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj

InternaciaLoka

Hodiaŭ ni havos 2 temojn

1-Vojaĝo orienten de Moskvo, en Niĵnij Novgorodo
  • Dmitri' Ŝevĉenko kaj Anna Striganova faris interesan vojaĝon 500 km-ojn orienten de Moskvo, en Niĵnij Novgorodo, kaj ĝin profitigos al ni per fotoj kaj komentoj pri tiu vojaĝo
2-Kia estas la pensmaniero de la esperantistoj ?
  • Ivo De Keyzer metas demandojn :
Kiel estas Esperantistoj?
Kia menso aŭ pensmaniero estas necesa por lerni tiun tiel simplan lingvon?
Ĉu la esperantistoj distingiĝas per komuna karakterizo?
Ĉu ili estas malsamaj ol la aliaj mondloĝantoj?
Kian sperton vi havas pri la aliaj esperantistoj kiujn vi renkontis?
Ĉu vi sentas vin samgentano kun esperantistoj aŭ membro de kolektivo?

Ĉu la esperantistoj havas komunan kulturon?

Bonvolu sendi al  nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org  mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2
EBG-Bruselo .jpg 565 {0}
.
Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).

La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/

Ĝis baldaŭ

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

Administranto