🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Protektataj bestoj en Germanio
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiujn bestojn, kial kaj kiel oni protektas?

InternaciaLoka

Kelkaj bestoj estas raraj, valoraj, oni devas protekti ilin. Kiuj bestoj, kial kaj kiel estas prizorgendaj, protektataj? Kiu kaj kion devus, povus fari por tiu protektado? Kiel statas la afero en via lando?
Kion vi opinias, kiujn ideojn, spertojn vi havas pri tiu temo? Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto