36-a Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro
Du-taga regiona e-kongreso en montara kaj turisma urbo

Kunveno/Evento

Partoprenu en la 36-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo en Petrópolis

La Esperanto-renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵaneijo, organizata de AERJ, revenas al la 2-taga formato, en la montara urbo Petrópolis!

Sub la temo "Esperanto: ilo de edukado por la paco", la evento enhavos prelegojn, lud-aktivaĵojn, artajn prezentaĵojn kaj turisman promenadon en la Imperia Urbo. Detaloj pri la programo alvenos baldaŭ.

Kiel novaĵo, eblas al la partoprenantoj gasti en la renkontejo: la Lernejo kaj Pensiono Nossa Senhora de Lourdes.

Petrópolis troviĝas en la montara regiono de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, ĉirkaŭata de la Nacia Parko Serra dos Órgãos. La urbo estas historie grava, kun la Imperia Museo, kiu lokiĝas en la iama somera palaco de brazila imperio, kaj aliaj turismaj vidindaĵoj, inter alie la Katedralo São Pedro de Alcântara, la Bierfarejo Bohemia (unua bierfarejo de Brazilo) kaj la Domo de Santos Dumont.

Via antaûaliĝo estas nepra por ke la evento estu taŭge planita kaj por garantii gastigon en la loko. Membroj de AERĴ ricevas kotizan rabaton kaj krome AERĴ peros ĉiujn mendojn ĉe la gastejo sen aldona kosto. Tamen, oni nepre aliĝu kaj pagu ĝis la 10-an de majo por garantii gastigadon.

Informservo
📅 16-a kaj 17-a de Majo 2026
📌 Colégio e Pensionato Nossa Senhora de Lourdes - Av. 7 de Abril, 655, Centro, Petrópolis.
🔗 Informoj kaj aloĝoj: aerj.org.br/encontro

Dosieroj
Informoj

www.aerj.org.br/encontro
disvastigo.aerj(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto