La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom
Loka
Antaŭ pluraj jaroj, mi jam prelegis pri meteoritoj, ilustrante miajn prelegojn per meteoritoj el mia kolekto. Lastatempe, mi duobligis mian kolekton.
Venis la momento prezenti al vi tiujn pliajn meteoritojn, komence kun klarigoj bazaj pri kio estas meteorito, kiaj tipoj ekzistas, finante per kelkaj rakontoj pri pli specialaj meteoritoj, kie oni trovas ilin, kion ili instruas al ni
Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per tiu ligilo ✅ https://us02web.zoom.us/j/84225560503?pwd=elUzb3J3OHRlMGZvZVhVL1hEdEZvdz09 ================================================================= La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe fransuaz@esperantobruselo.org La paroligajkunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe fransuaz@esperantobruselo.org Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao aŭ prelego en salono Casablanca 2