Jen aktuala kaj interesa temo pri lingvaj kaj kulturaj minoritatoj en Eŭropo. Kion kaj kiom ni scias pri ili? Ĉu ni, Esperanto-parolantoj, havas taŭgan ilon por justa kaj egalranga komunikado? Ni aŭskultu la prelegon de Peter Zilvar kaj diskutadu pri la temo.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas
ĉi tie.
Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
01.06. Pola literaturo: "Sinjoro Tadeo" kaj ĝia esperanta traduko (Jerzy Dryja)
Nomo:
Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo HerzbergTempo:
11.05.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon!