Facila bicikla ekskurso
14:00 - 17:00
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari kune posttagmezan ekskurson en bela regiono de Kruibeke en la kadro de BEMI

Loka

Kontakto: Eddy Van den Bosch
  • prefere kontaktebla per tiu retadreso: eddyvdbosch@belgacom.net
  • kaj ekde sabato prefere per telefono: 0478/99.27.24
  • pro tio ke via partopreno povos dependi de la lasta veterprognozo, bv. min sciigi pri via (mal)aliĝo per telefonalvoko

Grupa ekveturo: je la 14-a horo (post alveno de la pramo por ties uzantoj)

Renkontiĝ-loko: Kruibeke, sur la parkejo de Scheldelei

  • Estas pramo (senpage uzebla de biciklantoj) kiu veturas dufoje en horo inter Hoboken kaj Kruibeke trans la riveron Schelde (horaro trovebla en: http://www.welkombijvloot.be/uurregeling-veerdienst-kruibeke-hoboken-krh)
  • Se vi venas per aŭto (kaj kunportas propran biciklon), estas multe da spaco por senpage parkumi tie. Vi alvenas laŭ la strato Burchtstraat en Scheldelei kaj pluveturas ĝis vi alvenas preskaŭ ĉe la fino (tie la partoprenantoj bone povos grupiĝi ĉe la biciklaj vojoj).

La renkontiĝo estas celita ĉefe por loĝantoj en Flandrio sed hazardaj "preterpasantoj" estas certe tre bonvenaj.

La ideo estas ripeti tiun inviton plurfoje antaŭ la somera ferio, ĉar estas pluraj vojoj kaj vidindaĵoj inter Kruibeke kaj Steendorp. Ni planas fari ankaŭ minimume unu ripozan paŭzon dum tia ekskurso.


Dosieroj
Informoj

bemi.tejo.org/pri-ni/
eddyvdbosch(ĉe)belgacom.net
Parking Scheldelei, Kruibeke

Partoprenontoj

1

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.


Eddy Van den Bosch

Administranto