🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Komputiloj en nia vivo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kie, kial, kiel, kiom ni uzas komputilojn? Ĉu ili estas nemalhaveblaj?

InternaciaLoka

Komputiloj estas pli kaj pli vaste, multe uzataj en nia vivo. Kie, kiel, kial ni uzas ilin? Ĉu ili estas bezonataj, gravaj, nemalhaveblaj? Ĉu ili havas nur avantaĝojn? Kiujn spertojn vi havas pri la uzado de komputiloj? Rakontu pri ili, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto