Kafo, kuko kaj... Esperanto, eksterhejme!
10:00 - 12:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

Jen aldona renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading, Oksfordo kaj Tamiza Valo.
Por festi la aldonan renkontiĝon, ĉi-foje ni okazigos ĝin eksterhejme, en la ĉefurbo, Londono!

Ni bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam babiladis en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune.

La kunveno komenciĝos je la 10:00 matene en tre bela kafejo, kiu troviĝas nur tri minutojn piede de Paddington. Tio ebligos la facilan alvenon de niaj kutimaj lokaj grupanoj, sed ankaŭ de aliaj homoj loĝantaj ekster Londono kaj, kompreneble, de la londonaj Esperantistoj. La precizan lokon vi ekkscios post ol vi aliĝos al la kunveno.

NB: Bv. sciigi nin pri via intenco ĉeesti. Tial ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉