🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Eŭropaj klerigprojektoj kaj internacia kunlaboro
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado de la temo, diskutado kun la preleganto Peter Zilvar.

Internacia

Kiajn kunlaboreblojn kaj financajn subtenojn oni povas akiri el eŭropa buĝeto? Kio estas la grandprojekto "Erasmus+"? Ni rakontas pri kelkaj sukcesaj partnerecaj programoj kaj klarigas la avantaĝojn de tiuj internaciaj agadoj. Ĉu ni, Esperanto-parolantoj, povas bone utiligi tiujn ebloj? Ni aŭskultu la prelegon de Peter Zilvar kaj diskutadu pri la temo.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
01.06. Pola literaturo: "Sinjoro Tadeo" kaj ĝia esperanta traduko (Jerzy Dryja)
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 25.05.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto