🖥 EBG-Bruselo: Roberto PEREZ-FRANCO : Ĉu kelkaj petroglifoj en Panamo estis kalendaroj?
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom

Loka

Prelego de Roberto PEREZ-FRANCO pri : 

Ĉu kelkaj petroglifoj en Panamo estis kalendaroj



Roberto Perez-Franco naskiĝis en  🇵🇦 Panamo en 1976 kaj esperantistiĝis en 1998 per retpoŝta kurso. Post 12 jaroj en Bostono pro studado kaj laboro en MIT, li loĝas en  🇦🇺 Melburno jam de 7 jaroj. Li konfesas, ke li ankoraŭ ne plene regas la internacian lingvon, kaj provas lerni plu. 

Antaŭ kvarono da jarcento, Roberto tute hazarde lernis pri kelkaj petroglifoj en Panamo. Ideo trafis lin tiam, ke du el ili servis kiel kalendaroj, funkciantaj per observo de la movo de la suno kaj la fazoj de la luno. Roberto prezentis siajn ideojn hispane en la reto en 2000. Li nun provos prelegi al ni pri ili en Esperanto. 



Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per tiu ligilo
https://us02web.zoom.us/j/84562584377?pwd=OTRkUk1UUmI5ZlhOWWhSTzFuM2d0QT09
=================================================================
La ĉiusemajna porkomencanta kurso  informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org
La paroligaj kunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde  (laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo. 

EBG-Bruselo .jpg 503 kB
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org
Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao aŭ prelego en salono Casablanca 2

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉