Virtuala
Esperanto-instruista
Renkontiĝo de
Sudameriko
Kiam? La 28-an de Aŭgusto, de la 16-a ĝis la 21-a horo UTC (13-a ĝis la 18-a horo laŭ Brazilja Horo)
Se vi instruis, instruas, aŭ pensas iam instrui Esperanton, vi nepre partoprenu la unuan
VERSon! ( kiu ne estos la lasta; espereble ni faros multajn VERSojn formante belan poezion!)
Kial Virtuala? kaj kial Sudamerika? Ĉar ni estas en nova epoko de la renkontiĝoj, esperantistoj el AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), kiuj ĉiujare organizis ĉeestan renkontiĝon pri instruado, iniciatis virtualan renkontiĝon pro la pandemio, kaj invitis la reprezentantojn de ILEI kaj de aliaj sudamerikaj landoj.
Kiel ĝi okazos? La evento okazos per Zoom kaj ankaŭ estos vivelsendata al la
jutuba kanalo de ILEI en Brazilo. Por ricevi ĝisdatajn informojn kaj la ligilon al la Zoom-ĉambro,
plenigu la aliĝilon.