🖥 1Lib1Ref Januaro 2021
Aldonado de referencoj al fontoj en Vikipedio - Esperanta versio de plurlingva kampanjo kaj konkursoj kun premioj

Konkurso

1Lib1Ref Januaro 2021 rubando.png 57,6 kB
Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion.

La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto).

Krom bibliotekistoj estas bonvenaj ankaŭ aliaj kontribuantoj!

Premioj

La plej aktivaj kontribuantoj ricevos premion!

Subkampanjoj

  • temo de Homaj rajtoj
  • Regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo (ĉar Esperanto devenas de tiu regiono, vi povas partopreni la subkampanjon en la Esperanta Vikipedio)
Vi povas partopreni ambaŭ subkampanjojn samtempe!

Kiel partopreni?

  • Aldonu referencojn al artikoloj de la Esperanta Vikipedio
  • En resumon de redakto skribu #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE
    • Se vi redaktas artikolon pri homaj rajtoj, aldone skribu ankaŭ #WikiForHumanRights
  • Aliĝu al registrilo de kontribuantoj
 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj