LSG en Greziljono 2026
Ĉeesta renkontiĝo de LSG (post la UK) pri la temo GLAT, GLATKIA+o kviro ktp

Kunveno/Evento

Renkontiĝo de Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj https://www.fieraj.org/ okazos en la Esperanto-kastelo Greziljono, post UK, de lundo, la 10-a de aŭgusto posttagmeze ĝis vendredo, la 14-a de aŭgusto tagmeze.

La Kastelo Greziljono estas senprofitcela kooperativo kiu apertenas al 250 esperantistoj kaj troviĝas en okcidenta Francujo (la proksimaj stacidomoj estas en la urboj Angers, Saumur kaj Le Mans, la plej proksima internacia flughaveno estas en Nantes NTE je 140 km). Greziljono estas belega loko, vi povas konsulti ĝian retejon gresillon.org kaj ĝian agendon gresillon.org/a.

Bonvolu tuj aliĝi en https://gresillon.org/?lang=eo - la partoprenontoj decidos kio okazos dum la renkontiĝo, kaj eble eĉ povos partopreni naturiste. 
Informoj

gresillon.org/lsg
gresillon(ĉe)gmail.com
Grésillon

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto