La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom
LokaKurso
"Bernard-Regis Larue prelegas pri
Kartografio (4) : « La unuaj mapoj de Ameriko - 1500-1520 »
Prelego BR Kartografio 4 (1200 x 628).jpg162 kBKristoforo Kolombo 'malkovris' Amerikon en 1492... sen konscii pri tio. Baldaŭ multaj aliaj ekspedicioj sekvas, al diversaj disaj partoj de Ameriko.
Krom kelkaj skemoj, la mapoj ne tuj estis adaptitaj.
Sed de 1500 ĝis 1520 aperas sinsekvo de tre interesaj mapoj, kiuj provas reprezenti tiujn teritoriojn.
Mi montros multajn, rakontos al vi pri la ĉefaj, prezentos plurajn reproduktaĵojn el mia kolekto.
Venu malkovri kiu baptis Amerikon, kaj la plej multekostan mapon iam ajn!
Ĉu vi volas sekvi la prelegon rete, sendu retpoŝtmesaĝon al mi : nikolao@esperantobruselo.org ================================================================= La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org La paroligajkunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.