🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Homaj rajtoj, historie kaj nuntempe
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
De kiam ekzistas, estas traktataj homaj rajtoj? Kio apartenas al la unuopaj homaj rajtoj?

InternaciaLoka

Homaj rajtoj - ofte ni mencias ilin, uzas tiujn vortojn, sed ĉu ni havas sufiĉan scion pri ili? Kio pri ilia historio, deklaracioj, la stato de homaj rajtoj nuntempe en la mondo? Kio apartenas al la bazaj homaj rajtoj? Ni interŝanĝu opiniojn, spertojn. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto