INOE havos sian Ĝeneralan Kunsidon (ĜK) dum la Universala Kongreso en Torino. Ĝi okazos lundon la 31-an de Julio, de 15:15 ĝis 16:45 en la salono Grattapaglia.
La Universala Kongreso okazos en 2023 en Torino, Italio, de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto.
La tagordo inkluzivas balotadon por estraranoj, proponojn pri aktivaĵoj, kaj pli ĝenerale konversacion pri naturismo, esperanto kaj nia asocio, ...
TAGORDO:
1. Elekto de prezidanto kaj sekretario por la Ĝenerala Kunsido,
2. Kontrolo de la ĉeestantoj kaj rajtigiloj,
3. Morala raporto kaj agadraporto, kaj aprobo de la partoprenantoj,
4. Financa raporto kaj aprobo de la partoprenantoj,
5. Baloto por la estraro de INOE,
6. Libera diskuto pri diversaj punktoj.
Kompreneble, vi estas tute bonvena kandidatiĝi por iĝi parto de la estraro de la asocio. Bonvolu anonci vian kandidatiĝon
ĉi tie.
Por ke ĝi estos plene sukcesa, indas ke estas multe da partoprenantoj. La detaloj pri la rolo de la Ĝenerala Kunsido aperas en nia
statuto. Por partopreni en la Ĝenerala Kunsido, vi devas esti
membro de la asocio antaŭ la ĜK.