Ĉu vi jam estis en Göttingen, en la fama universitata urbo? Se jes, bonvolu dividi viajn spertojn, memorojn kun ni, se ankoraŭ vi ne havis la ŝancon je vizito, almenaŭ per tiu virtuala promenado kaj klarigado vi havos la ŝancon enrigardi en la urbon. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.