Ĵurnalistino de la radio La Première (RTBF), ŝi preparas elsendon pri esperanto kadre de la serio "Un jour dans l'histoire". Ĉar tio estas historia serio, lia intervjuo pri historio estos la centra parto. Sed ĝi estos intermiksita kun vivaj elementoj prenitaj jam en la Beneluksa Kongreso de Charleroi, ĉe tabloj de konversacioj de Louvain-La-Neuve, ĉe fulmkurso en lernejo de Liège, ktp. La tuto daŭros 40 minutojn. La rezulto audiĝos vendredon la 29an de novembro, je la 13:20.