Zamenhoftago en Maceió, Alagoas, Brazilo
16:00 - 20:00
Ameriko/Fortalezo
Elekti horzonon
Agado de esperantistoj el Alagoaso por festi la Zamenhofan tagon en 2024

Loka

INVITO-zamenhoftago.png 596 kB

Alagoana Asocio de Esperanto kaj ILEI-Brazilo festos la zamenhof-tagon ĉi-jare, ĉe la plaĝo Ponta Verde, kie multaj homoj promenas, biciklas, babiladas, sumerumas, bierumas, ktp.

Ni renkontiĝos ĉe la statuo de la fama verkisto Graciliano Ramos -  https://maps.app.goo.gl/FZZXnURQq3Q4rgEz7 
 
Ni planas disdoni flugfoliojn al la homoj, kiuj interesiĝos pri Esperanto.

Kaj ni profitos por fari belajn fotojn de la marbordo ornamita per kristnaskaj lumoj. 
Post tio, ni sidos ie por manĝi kaj trinki iom, praktiki la lingvon kompreneble, kaj plani la venontajn agadojn, inter aliaj aferoj ni parolos pri la venonta baza kurso de Esperanto. 

Ĉiuj estas bonvenaj. 
Por kontakti nin vi povas sendi mesaĝon al mia vacapo: (82) 99986-5126 (Ari) aŭ eniru la grupon: 
Alagoas Esperanto-Grupo: https://chat.whatsapp.com/2syYEN44kCBF6i3gNt5RXP 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉