Ni diskutados pri sportoj, diversaj branĉoj, tipoj. Ili estas gravaj por nia sano sed ĉu ĉiuj sportoj taŭgas por ni ĉiuj? Kion oni devas konsideri, atenti je elekto de sporttipoj? Ni babilados en amika rondo kaj interŝanĝos personajn opiniojn, spertojn. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.