🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Ĉu kolekti aŭ forĵeti esperantaĵojn? Virtuala vizito al la Esperanto-Centro Herzberg
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kion, kiel kaj kial ni kolektu el la historio kaj kulturo de Esperanto? Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en la Esperanto-Centro Herzberg

Internacia

Rakonto pri la historio de rapide kreskanta Esperanto-kolektaĵo kaj ĝia prilaboro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en la Esperanto-Centro Herzberg, prezentado de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo. Diskutado pri la konservado de valoraĵoj de la Esperanto-movado kaj kulturo. 
Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
23.02. La unika kolektaĵo de esperantlingvaj historiaj urboprospektoj (Peter Zilvar)
02.03. Miaj travivaĵoj en Iran per Esperanto (Ottmar Jareb)

Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 16.02.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/89917507096
Enirkodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉