Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj
InternaciaLoka
Temo : Vojaĝoj kaj ferioj Kiel vi ŝatas vojaĝi? Laŭ kiu veturorimedo? Aviadile, aŭte, trajne, bicikle, etc…? Kien vi jam vojaĝis? Kien vi planas iam vojaĝi? Kial? Kiu vojaĝo plej plaĉis al vi? Kion vi celas kiam vi vojaĝas? Ĉu vi estas tre organizema antaŭ ol vojaĝi? Aŭ ĉu male vi preferas vojaĝi laŭmomenta emo? Ĉu vi anticipe prizorgas ĉiutagan loĝadon? Ĉu en Hotelo? Ĉu ĉe gastiganto(j)? Aŭ ĉu vi preferas improvizi laŭ tiama situacio?
Babilkunveno, venu rakonti viajn spertojn.
Bonvolu sendi al nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2. Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).
La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/