BEMI ekskurso: bicikli al mirteloj!
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Facila biciklado kaj komuna manĝado

Kunveno/Evento

Ni ripetos pro peto de lokano la ekskurson inter la nordokcidenta angulo de Berlino kaj la urbeto Kremmen dum semajnfina tago! 
(Jen la vojo: https://www.dropbox.com/scl/fi/g80rph6e43nl10147072c/Kremmen2025-53km.gpx?rlkey=libx37qydw54236yie279nibh&st=od2hpn8r&dl=0)

Ni renkontiĝos je la 10a horo ĉe S-Bahnhof Heiligensee (sube antaŭ la sola enirejo) kaj biciklos ĉirkaŭ 27 kilometrojn kune.  La itinero gvidas nin laŭ biciklaj vojoj kaj trankvilaj stratoj, do taŭgas por ĉiuj.  En Kremmen ni komune manĝos ĉe Spargelhof Kremmen (kunportu poŝmonon!).  Ne plu estos la sezono de asparago, sed tiu de mirteloj.  Sed tio ne vere gravas.  Kaj ankaŭ eblas nur trinki ion aŭ manĝi glaciaĵon tie.

 
Poste, ni biciklos reen laŭ la sama 27-kilometra vojo por sumo de ĉirkaŭ 53 kilometroj.  Se unu direkto sufiĉas por vi, eblas reveturi per regiona trajno, kiu venas dufoje hore ĝis vespero.  Tiukaze, ne forgesu bileton por via biciklo!

La evento okazos je ajna vetero.

Kunportu vian biciklon, monon por la manĝejo, bonan humoron, kaj viajn amikojn!

Noto: Se vi venas de ekster Berlino kaj volas dum sabato partopreni la Minigolf-ludadon (https://eventaservo.org/e/c152d2), estas ebleco resti en Berlino inter la du eventoj kaj tranokti apud la startloko de la biciklado.  Skribu al Jessica per la supra retadreso aŭ alia metodo por aranĝi tion.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com
S-Bahnhof Heiligensee

Interesiĝintoj

Administranto