🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Komiksoj kaj ilia historio
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiam kaj kiel ekestis komiksoj, kiujn famajn bildrakontojn vi konas?

InternaciaLoka

Komiksoj estas specialaj legaĵoj, bildrakontoj allogas ĉiujn aĝgrupojn. Ni rakontos pri ilia ekesto, historio kaj prezentos kelkajn verkojn. Kiujn komiksojn vi konas, kiujn vi ŝatas kaj kial? Prezentu kelkajn verkojn el via lando, ni lernu unu de la aliaj per interŝanĝo de opinioj, spertoj. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto