Sepa sesio de la trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj
KursoPor junuloj
Kio okazos dum la sesio?
Ĉiu sesio inkluzivas konkretan taskon, kiu ebligas al partoprenantoj tuj apliki tion, kion ili lernas. La emfazo estas sur agado kaj sperto, ne nur sur teorio.
La programo uzas ilojn jam vaste disponeblajn kaj konatajn, kiel WhatsApp, kaj konsideras limigitajn teĥnikajn rimedojn (poŝtelefono). Tio garantias realisman kaj daŭrigeblan aplikon surloke.
La enhavo estas organizita laŭ logika progreso: de bazaj kapabloj (komuniko, organizo) ĝis pli kompleksaj pedagogiaj kaj didaktikaj kompetentoj.
La hejmtaskoj proponas du nivelojn.
La programo kunigas esencajn dimensiojn de distanca instruado.
Ĉi tiu trejnado celas fari el partoprenantoj ne nur uzantojn de iloj, sed memstarajn kaj efikajn distancajn instruistojn.
Instruos Fransoazo, akompanata de aktivaj instruistoj, kiuj praktikas tiun lecionan kurson adaptitan por WhatsApp.