FAJRO 2024
10:00 - 18:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Filipina Junulara Renkontiĝo (FAJRO) 2024 - Quezon City, 27/07/2024

Loka

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) invitas vin al Filipina Junulara Renkontiĝo FAJRO, la ĉefa jara evento de junaj filipinaj parolantoj kaj lernantoj de la internacia lingvo Esperanto.

FAJRO 2024 okazos en la urbo Quezon (Metro Manila), la plej granda urbo de la ĉefurba metropolo, sabaton, la 27-an de julio ekde 10:00 ĝis 18:00 por festi la 137-an Esperanto-Tagon.

FAJRO 2024 okazos sub la eventa temo: "Revigligi Esperanton en Filipinoj." Parto de la programo estos dediĉita al la esplorado pri diversaj manieroj plifortigi kaj plivastigi la Esperanto-komunumon en la lando, speciale post kiam ĝi estis severe limigita de la kronvirusa pandemio kaj aliaj internaj kaj eksteraj faktoroj. Kompreneble, FAJRO 2024 ne estus kompleta sen buntaj interagaj programeroj kaj talentaj kulturaj prezentoj de filipinaj samideanoj.

Kompletan informon pri la evento eblas vidi en ĉi tiu paĝo.
Dosieroj
Informoj

esperanto-ph.org/fajro-2024
info(ĉe)esperanto-ph.org
335 Quirino Highway

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto