🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Kristnaskaj kutimoj en diversaj landoj
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Okaze de baldaŭa Kristnasko ni rakontados pri kristnaskaj kutimoj en diversaj landoj, lernas pri ĉi-rilataj tradicioj en malsamaj kulturoj.

Internacia

Kristnasko estas tradicia familia festo en granda parto de la mondo kun multaj malsamaj manieroj je festado. Ni rakontadu, kiel tiu festo estas festata, kiuj tradicioj ekzistas rilate al ornamado, manĝaĵoj, trinkaĵoj, donacoj, aktivaĵoj, ktp. Certe estas multo por lerni unu de la aliaj pri kulturaj diferencoj, kutimoj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 14.12.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto