Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi?
La „neologisma milito“ daŭras preskaŭ tiom longe kiom ekzistas Esperanto mem. Kie kuŝas la kialo? Ĉu eblas armisticoj? Venkoj? Ĉu vi mem estas por aŭ kontraŭ neologismoj?
– Pri tio kaj alio ni rezonos kun Aleksandro S. Melnikov.
-------------------------------------------------
La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumerkrede ekde la 11a de Septembro 2019 (laŭ la lerneja kalendaro)
je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo
ĉe la 2a etaĝo.
-
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1
-
Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2
NB : Ne ĉiam eblas sekvi la ĝustan alternon inter la paroligaj vesperoj kaj la prelegoj.