Facila bicikla ekskurso
09:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso en ebena parto de Svislando

Loka

Jes, ekzistas ebenaĵoj en Svislando. Unu el ili troviĝas inter kelkaj mezgrandaj lagoj, kun bona reto de trankvilaj biciklaj vojoj.
En sabato, la 25-a de marto 2023, je 9:30 matene, ni renkontiĝos ĉe la stacidomo Ins (la ĉefa stacio, ne Ins Dorf).
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Eventualajn elspezojn ĉiu pagas mem.
Bonvolu kunporti ion por pikniki.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>.
La evento okazos je ajna vetero.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

lars.duisburg(ĉe)gmx.de
Bahnhofstr. 181

Interesiĝintoj

Administranto