BEMI-karavano al IJF en Serrada di Folgaria
Bicikla vojaĝo sur bonegaj biciklovojoj

Internacia

Startloko kaj -dato provizoraj!
Anoncu vin nun se vi interesiĝas, kaj ni ŝanĝos laŭ viaj preferoj.

La Internacia Junulara Festivalo okazos en la Italaj Alpoj, en loko proksima al Trento en la valo de Adiĝo. Tra tiu valo iras tre bona biciklovojo, kiun ni plejparte uzos.

Eblaj itineroj estas: 
  • el Balgach, Svislando, trans montpasejoj Arlberg kaj Reschen, ĉ. 365 km
  • el Pfronten, Germanujo, trans montpasejoj Fern kaj Reschen, ĉ. 340 km
  • el Mittenwald, Germanujo, trans montpasejoj Seefeld kaj Brenner, ĉ. 260 km
Eblas ankaŭ aliaj startlokoj, eĉ en la sudo, se vi deziras.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bemi.tejo.org
lars.duisburg(ĉe)gmx.de

Interesiĝintoj

Administranto