🖥 Renkontiĝo por Radiaj Amatoroj per Eĥolinko (ILERA)
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Grupo de radiaj amatoroj kiuj uzas Eĥolinko por kontaktiĝi kaj babili

Internacia

Se vi havas permesilon komuniki per amatora radiofonio kaj uzas Eĥolinkon (Echolink) vi invitas vin kuniĝi kun ni.

La grupo nun uzas Eĥolinkon kaj planas ankaŭ uzi altajn frekvencajn per radio kiam la sunaj makuloj sufiĉas. Ekzemple: 1866, 3866, 7166, 14266 21366 aŭ 28766.

Kiam: Ĉiun Sabaton de la 14:00 ĝis la 15:00 Novjorka Usona horo (18:00 - 19:00 UTC).

Kie: Per Eĥolinko. Kuniĝu kun konferenca servilo - *ILERA_EO*

En Eĥolinko, bonvolu:
• klaki "Node Types"
• post tio klaki "Conferences"
• post tio klaki *ILERO_EO*

Bonvolu kompreni, ke vi rajtas uzi la konferencan servilon iam, kiam vi deziras – Ne nur dum la kunvenoj je sabato.

Se vi trovas, ke la konferenca servilo ne funkcias, sciigi Karlo-n, WB4TNC ĉe charles.o.mays@mail.com.

Se vi planas partopreni, bonvolu antaŭ anonci vin per retmesaĝo al Vilĉjo ĉe will@esperantofaq.org.  Vilĉjo estas preta respondi al viaj demandoj.

Por informo (Anglingve) pri kiel instali kaj uzi Eĥolinkon, vizitu: https://www.echolink.org/ 

73
Vilĉjo KN6OFE
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

will(ĉe)esperantofaq.org

Interesiĝintoj

Administranto