Ni biciklos dum 8 tagoj ĝis la Universala Kongreso.
Survoje ni mem kuiros, kaj tendumos sovaĝe.
La starto estos hejme ĉe Lars.
Vi povas alveni tagon antaŭe.
La etapoj kovros malsamajn distancojn laŭ la tereno: ĝis 77 km tage en ebenaĵo, ĉirkaŭ 50 km tage en montaro.
La itinero: Balgach - Sargans - Chur - Thusis - montpasejo San Bernardino - Bellinzona - Locarno - Domodossola - Omegna - Borgomanero - Gattinara - Santhià - Chivasso - Torino.
Eblas aliĝi survoje.