Ni ofertas tiun kunvenon en kunlaboro kun AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) al ĉiuj, kiuj ŝatus perfektiĝi, interesiĝas pri la disvastigado de Esperanto kaj pri instruado, instrumetodoj, lernmaterialoj, didaktikaj helpiloj, ktp. Krom prelegoj, prezentadoj ni planas konsultadon, interŝanĝon de spertoj, ideoj.
Ni ebligas inter 10-12 oktobro la virtualan partoprenon per nia ZOOM-ĉambro en kvar sesioj:
SESIO 2. en 11 oktobro: 10:00-11:30 Esperanto-kursoj ĉeestaj kaj retaj, klubkunvenoj kun lingvolernado, lingvoekzercado, klerigofertoj, instruado al diversaj aĝ- kaj celgrupoj, taŭgaj lernmaterialoj