Facila bicikla ekskurso
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI invitas al facila biciklado en la regiono de Munkeno

Alia

Ni proponas tri lokojn por renkontiĝi:
1. En München Hbf je 10:00 en la subtera S-trajnstacio. Ni veturos per S8 en direkto Herrsching je 10:05 de kajo 2.
2. En München-Pasing je 10:10 por veturi per la sama S8 je 10:17 de kajo 7.
3. En Weßling, kie la S8 alvenos je 10:41.

Se vi trajnos kun ni, zorgu antaŭe ke vi havu validajn biletojn por vi kaj via biciklo.

Ni preparis preskaŭ ebenan rondon sur trankvilaj vojoj, kaj vizitos kvar diversajn lagojn.

Bonvolu iom kunporti por komuna pikniko survoje.

Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.

Ne estas kotizo. Elspezojn ĉiu pagas mem.

Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Sabine <sabine.oski[heliko]gmail.com>.

La evento okazos je ajna vetero.

Kunportu biciklon (aŭ pruntu, ĉu kun du, unu, tri, aŭ pli da radoj, sen aŭ kun motoro) kaj nepre: bonan humuron.

Bildo: de Boschfoto - propra verko, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=25062212
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj