🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. La Tago de Sankta Nikolao: historio kaj nuntempa festado internacie
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel oni festas la Tagon de Sankta Nikolao en la mondo?

Internacia

Ni lernos pri la historio de tiu festotago kaj rakontados, interbabilados pri la festado en diversaj landoj. Ni prezentos bildojn, kantojn kaj komparos kutimojn, montros ankaŭ, kiujn tradiciojn nia Esperanto-klubo havas rilate al Sankta Nikolao. Rakontu ankaŭ vi pri viaj landaj, lokaj kutimoj, personaj memoroj pri tiu tago. Via opinio, kontribuado al la interparolado estas bonvenaj. 
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 kaj en 2023 ni baldaŭ aperigos, antaŭan liston vi trovas sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto