🖥 🐀RB_Hameln: 🎶🥂🥳1-a ESC-Kantoparadego - voĉdonu por la kanto de la jaro 2024!🎼🎵🎉🥇🏆 🎆
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
15.05.2024:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
🐀RB_Hameln: 🎶🥂🥳1-a ESC-Kantoparadego - voĉdonu por la kanto de la jaro 2024!🎼🎵🎉🥇🏆 🎆 
Homoj proponis Esperanto-kantojn dum la pasinta jaro kaj vi havis la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj.
En majo, la monato de la ESC (Eurovision Song Contest = Eŭrovida Kantkonkurso) ni ofertas al vi specialan Kantoparadon:
Spektu kun ni la  🎶🥂🥳 1-an Elegantan Sensacian Celfokusigan Kantoparadegon kaj voĉdonu kun ni por la kanto de la jaro! 🎼🎵🎉🥇🏆 🎆
Eleganta = Vestu vin elegante kaj freneze, invitu viajn amikojn, preparu por vi viajn ĉipsojn kaj fromaĝerinacojn, por ke vi sentu vin kiel esti ĉe vera ESC-vespero!
Sensacia = Ĝis nun ankoraŭ neniam okazis tia voĉdono por la "Kanto de la Jaro!". Nur unufoje jare tio ja povas okazi. Ni prezentos al vi ĉiujn gajnintajn kantojn de la pasinta jaro kaj ankaŭ la plej sukcesajn sur la aliaj rangoj. Entute vi povas ĝui 18 kantojn kaj havos vesperon plena je muziko! Kaj vi havos entute 14 poentojn por disdoni, tamen restas: maksimume 4 por unu kanto!
Celfokusiga = Kiu kanto finfine meritas porti la titolon "Kanto de la Jaro 2024!"?
Ĉio kuŝas en viaj manoj, ĉio dependas de viaj poentoj. Vi ankaŭ poste povos voĉdoni rete, eĉ duoblan tempon, ĝis mardo. Kaj merkredon unu semajnon pli poste vi ekscios la "Kanton de la jara 2024"!

Por partopreni vi havas du eblecojn:
  1. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno, kiam eble ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem ĉeestas kaj povas mallonge saluti vin.
  2. De ĵaŭdo ĝis mardo ankaŭ rete, se vi merkredon ne havas tempon aŭ loĝas en malkonvena horzono. La ligiloj al la kantoj kaj la paĝo por voĉdoni tiam aperos ĉi tie.
  3. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 1-a ESC-Kantoparadego je la 15.05.2024, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
(sekvos ĉi-tie post la Zoom-kunveno merkredon vespere)
 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de ĵaŭdo ĝis sabato (laŭ Berlina horzono):


(sekvos ĉi-tie post la Zoom-kunveno merkredon vespere)

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Duon-Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro:
(sekvos ĉi-tie post la reta voĉdonado iam dum la sekva merkredo)

Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de ĵaudo ĝis sabato: 
(sekvos ĉi-tie post la reta voĉdonado iam dum la sekva  merkredo) 

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
(sekvos ĉi-tie post la reta voĉdonado iam dum la sekva  merkredo)

Venkintoj post la voĉdonado (xx voĉdonantoj):
(sekvos ĉi-tie post la reta voĉdonado iam dum la sekva  merkredo) 
 
Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La 43-a Kantoparado okazos la 12-an de junio 2024.
https://eventaservo.org/e/RB-12jun24-43-a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekste la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1. Dimanĉon post la Kantoparado vi iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. La pasintajn Kantoparadojn vi trovas sur la paĝo de nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln 
  2. Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Reguloj: 
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn: https://eventaservo.org/e/RB-15maj24_1a_ESC-Kantoparadego  
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj dek ok kantoj kaj ilia resuma filmo.  
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Ĉiu havas entute 14 poentojn por disdoni ilin al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Vi ricevos ĝin merkredon vespere nur post la Resuma Filmo kaj poste trovos ĝin sur tiu ĉi paĝo. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli sube.
  6. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hameln@esperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon) kaj landon. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
  7. Post la adicio de la poentoj merkredon vespere en la Zoom-ĉambro ni prezentos la duon-rezulton
  8. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon, ni plilongigas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ la sekvajn ses tagojn. De ĵaŭdo ĝis mardo vi trovos la ligilojn al la dek naŭ kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur la koncerna paĝo de Eventa Servo (vidu punkto 1). Aŭtomata fino de la voĉdonado estos mardo je la 24-a horo laŭ Berlina horzono. 
  9. Iam dum la sekva merkredo ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj vi ekscios la Kanton de la Jaro 2024! Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  10. Elekto de la proponitaj kantoj: Partoprenas ĉiuj 11 kantoj, kiuj gajnis dum la pasintaj 11 Kantoparadoj ekde majo 2023. Krome partoprenas la plej sukcesaj sep kantoj sur la aliaj rangoj laŭ la formulo: atingitaj poentoj dividite per la nombro de voĉdonantoj oble la koeficiento (depende de elekteblaj kantoj, kutime 9 > 9/9, sed povas esti ankaŭ 10/9, 8/9, 7/9, 6/9 ).

Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
  1. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: se vi alklakas la unuan estas unu poento, la duan du poentoj, la trian tri poentoj, la kvaran kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta numero). 
  2. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  3. Aldonu viajn aliajn poentojn!
  4. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj sep poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Estas skribita super la linio, kie vi enmetis viajn poentojn. Se tie staras 0, tiam vi disdonis ĉiujn el viaj poentoj. 
  5. Vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita.)
  6. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
 
Krome por retaj voĉdonantoj (ĵaŭdo ĝis mardo):
  1. Por eviti duoblan voĉdonadon ni petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj se jes, vian retpoŝtadreson. 
  2. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  3. Alklaku unue iun cirklon. Tiam malfermiĝos fenestro, kiu demandas vin pri via antaŭnomo, nomo, urbo (loĝloko) kaj lando. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  Se vi ŝatas ricevi la informojn pri la Kantoparado per retpoŝto, bonvolu ankaŭ entajpi vian retpoŝtadreson  (libervole) .
  4. Aldonu viajn aliajn poentojn kaj kontrolu ĉion, kiel supre priskribita!
 
Propraj proponoj de kantoj por aliaj Kantoparadoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin iam dum la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJulia Noe


User profile pictureHeinz-Wilhelm Sprick

Administranto